====== Mi ne timas ====== ^Muziko/Teksto|József DINNYÉS| ^E-teksto|[[wpeo>Imre Szabó]]| ^MIDI|{{:muziko:mi_ne_timas.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. Rimarko: delklamu je ritmo de tamburo ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mi_ne_timas.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} Mi ne timas jam iun! Nur tiun, en kiu la malklereco kun potenco kunigxas! Vi ne timu jam iun! Nur tiun, en kiu la malsagxeco kun diligento kunigxas! Li ne timu jam iun! Nur tiun, en kiu la ricxigxemo al akaparo misigxas. Ni ne tium jam iun! Nur tiun, por kiu la historio indikaro farigxis! Vi ne timu jam iun! Nur tiun, por kiu la sindefendo estas nure nur atako! Ili ne tium jam iun! Nur tiun, al kiu servas konscio por distreti la justecon! Mi ne timas jam iun! Nur tiun, en kiu la intimeco kun ofendo kunigxas! Vi ne tium jam iun! Nur tiun, por kiu la malproksimo nestas sur la nazpinto! Sxi ne timu jam iun! Nur tiun, de kiu la koro batas en la kalsonprofundo! Ni ne timu jam iun! Nur tiun, de kiu la amo estas spegultena sorcxado! Vi ne timu jam iun! Nur tiun, al kiu la vortoj estas nur por kasxi la sencon! Ili ne timu jam iun! Nur tiun, por kiu ecx miaj kantoj senutile forsonas! {{tag>kanto litero_m kanto hungara notoj midi}}