====== Mi ne volas ellitiĝi ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de Bertram POTTS, muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== Varme kuŝas mi enlite kaj aŭskultas al la vento, kiu hurlas intermite kun protesto kaj turmento. Ĉirkaŭ min mi strikte premas la littukojn kun plezuro dum la ŝtormo forte ĝemas kaj mi reĝas en sekuro. Kial mi ne volas movi min el lito en mateno? Kial mi ne povas trovi forton por malgranda peno? Ĉu mi estas nenormala, sola en la tuta mondo kun malsano speciala - kiel pigra vagabondo? Mi en bulon min kuntiras sub la tukoj en komforto; longe dormi mi deziras - tio estas bona sorto! Kiel lukse, kiel bele - resti en la varmo lita, kapti ekstran tempon ŝtele kun vestiĝo prokrastita! "Ellitiĝu!" panjo plendas. "Tempo flugas, do, rapidu! Matenmanĝo vin atendas! Mi forprenos ĝin! Decidu!" "Mi promesas, panjo, esti preta veni sen hezito - se vi lasos min pluresti kvin minutojn en la lito!" Ĝenas min, tre bedaŭrinde, ellitiĝi, por min vesti! Kiel bone estas vinde gajni tempon, plue nesti! Kiam venas la vespero (iom honte mi parolas) stranga estas la afero - Enlitiĝi mi ne volas! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://esperanto.net/literaturo/autor/potts.html pri Bertram POTTS * http://esperantaretradio.blogspot.com/2018/08/mi-ne-volas-ellitigi.html – Sonartikolo ĉe Esperanta Retradio, kun mencio pri la poemo POTTS {{tag>litero_m kanto}}