====== Mi Pace Iris Kun Amik ====== //E-teksto de [[Euxgeno PEREVERTAJLO]]// ===== Teksto ===== Mi pace iris kun amik', oho, oho, Mi pace iris kun amik', oho, oho, oho, Mi pace iris kun amik' - Aperis granda sxton', Aperis granda sxton', oho, oho. Gxi trafis la amikon kaj, oho, oho, Gxi trafis la amikon kaj, oho, oho, oho, Gxi trafis la amikon - Amiko falis tuj. Amiko falis tuj, oho, oho. Mi batis perpiede lin, oho, oho, Mi batis perpiede lin, oho, oho, oho, Mi batis perpiede - Senmove kusxis li. Senmove kusxis li, oho, oho. Mi kracxis al vizagx' de li, oho, oho, Mi kracxis al vizagx' de li, oho, oho, oho, Mi kracxis al vizagxo - Ne kracxis reen li. Ne kracxis reen li, oho, oho. Mi donis al li brandon, sed, oho, oho, Mi donis al li brandon, sed, oho, oho, oho, Mi donis al li brandon - Ne drinkis brandon li. Ne drinkis brandon li, oho, oho. Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho, Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho, oho, Kaj tiam mi komprenis - Amiko mortis jam. Amiko mortis jam, oho, oho. Mi fosis por li kavon kaj, oho, oho, Mi fosis por li kavon kaj, oho, oho, oho, Mi fosis por li kavon - Kaj enterigis lin. Kaj enterigis lin, oho, oho. La tero ekmovigxis kaj, oho, oho, La tero ekmovigxis kaj, oho, oho, oho, La tero ekmovigxis - Ekstaris la amik'. Ekstaris la amik', oho, oho. Li batis perpiede min, oho, oho, Li batis perpiede min, oho, oho, oho, Li drinkis tiun brandon Kaj kracxis al vizagx'. Kaj kracxis al vizagx', oho, oho. Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho, Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho, oho, Kaj tiam mi komprenis: Amiko - vagabond', Turist-esperantist', oho, oho. {{tag>litero_m kanto}}