====== Mi perdis amikon ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ^Esperanta teksto|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ^Esperanta plenumo|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ===== Teksto ===== Mi perdis amikon por ĉiam Ankoraŭ doloras animo Kunprenis li parton de l'koro. Aperas la malkompreno Kiam ni interparolas Ni uzas malsamajn lingvojn. Rf : > Ni serĉas malsamajn verojn > Nenio nin plu kunigas > Nur varma pasinteco. Mi trovis malnovan foton Kaj miris kiaj feliĉaj Ni ambaŭ iam estis. Rf : > Ni serĉas malsamajn verojn > Nenio nin plu kunigas > Nur varma pasinteco. {{tag>kanto litero_m}}