====== MI ŜATAS (MI PIACE) ====== ^Muziko|[[Saverio GRANDI]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta plenumo|[[Roberto PIGRO]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Saverio GRANDI]]| ^Originala teksto|[[Saverio GRANDI]]| Esperanta adapto de la kanto "Mi piace" publikigita en 2021 de la itala kantisto/auxtoro Saverio Grandi, kiu verkis en sia kariero kantojn por tre famaj artistoj, kiel Vasco Rossi, Laura Pausini, Eros Ramazzotti, Stadio. ===== Teksto ===== Mi ŝatas promenadi ĉe la maro Kiam posttagmezo iĝas sunsubiro Momenton tiun de aŭtuno ĉeestan en somero For de ĉiu strando amase vizitata Mi ŝatas vian rigardon, misteran sed sagacan Parolon vian mallaŭtan dum la mond' ĉiuloke krias Poeziaĵon kiun vi kreas sen foje tion kompreni Mi ŝatas vian pudoron Mi ŝatas kiu en nomo de idealo surstrate kolektiĝas Kiu revon en l' animo havas kaj je ĝi plu kredas Sen timi malsukceson >Mi ŝatas kiu legas, mi ŝatas kiu pensas >Kiu serĉas respondon kaj ne kontentiĝas >Kiu spektas antaŭen, kiu ja sin elmontradas >Kiu ne ĉiam volas laŭdon kaj pravon >Mi ŝatas la nokton kun ĝia silento >Kiu bruon ne faras krom tiu de la maro >Kiu milde alvenas kaj kvazaŭ narciso sin igas admiri Mi ŝatas tiun ĉi vivon malebenan Ties flavajn verdajn bluajn fadenojn Disigi ilin zorge estas necese Por ke ne estu vi tiu kiu dissaltos Mi ŝatas l' amikecon kiu rezistas al la temp’ kaj tial veras Mi ŝatas la saĝecon kiu venkigas Kaj disbatas ĉiun barilon >Mi ŝatas kiu legas, mi ŝatas kiu pensas >Kiu serĉas respondon kaj ne kontentiĝas >Kiu spektas antaŭen, kiu ja sin elmontradas >Kiu ne ĉiam volas laŭdon kaj pravon >Mi ŝatas la nokton kun ĝia silento >Kiu bruon ne faras krom tiu de la maro >Kiu milde alvenas kaj kvazaŭ narciso sin igas admiri >Mi ŝatas kiu legas, mi ŝatas kiu pensas >Kiu serĉas respondon kaj ne kontentiĝas >Kiu spektas antaŭen, kiu ja sin elmontradas >Kiu ne ĉiam volas laŭdon kaj pravon >Mi ŝatas la nokton kun ĝia silento >Kiu bruon ne faras krom tiu de la maro >Kiu milde alvenas kaj kvazaŭ narciso sin igas admiri >Sin igas admiri >Sin igas admiri [[https://www.youtube.com/watch?v=L5gbRU-_uRQ]] {{tag>kanto litero_m itala}}