====== Mi regas vin! ====== ^Teksto|[[Brian MAY]]| ^Muziko|[[Muzikbando Queen]]| ^E-teksto|[[Ramón MORALES]]| ^Kantas|[[Freddie MERCURY]]| **Noto:** Tio cxi estas kantebla traduko de la kanto "**Gimme The Prize**", de la angla muzikbando **Queen**. La kanto estis publikigita en la albumo "**A Kind Of Magic**" (1986). Tie cxi legigxas unue la kantebla versio kaj poste lauxvorta traduko de la kanto. ===== Mi regas vin! ===== (virina parolaĵo el la televidilo...) Aŭdu nur min! Estas mi Mastro de via destin´ Jen Mastro via estas mi De onta regno Dio: Mi! Mi regas vin! - Nur mi regas vin! La reĝojn viajn neniigas manoj miaj Reĝidojn viajn Kaj estrojn aĉajn de via land´ Al la infer´ mi sendos ilin Je ĉi batal´ mi batis ilin Jen Mastro via estas mi De onta regno Dio: Mi! Mi regas vin! - Nur mi regas vin! (gitarsolo) Foriĝu! Mi diris: For! He! He! He! Ja foras vi! Ne eblas miajn ordonojn iel fuŝi (Ĉu vi ne aŭdas?) Jen Mastro via estas mi De onta regno Dio: Mi! Mi regas vin! - Nur mi regas vin! Jen Mastro via estas mi De onta regno Dio: Mi! Mi regas vin! ===== Premiu min! ===== (lauxvorta traduko nekantebla) (virina parolajxo el la televidilo...) Ĉi tie estas mi Mi estas la Mastro de la destino via Mi estas la ununura, la unika Mi estas la Dio de regno venonta Premiu min! - Nur premiu min! Submetigu Reĝojn viajn al mi Mi elpremos ilin per miaj manoj Viajn reĝidojn malfortajn Viajn tiel nomatajn estrojn de via lando Mi batos ilin plenplene antaŭ mi finu La batalo luktitas kaj la matĉo gajnitas Mi estas la ununura, la unika Mi estas la Dio de regno venonta Premiu min! - Nur premiu min! (gitarsolo) Forigxu! Mi diris: Forigxu! He! He! He! Malestigxu el la vojo! Ne eblas fuĝi for de mia aŭtoritato (Ĉu mi ne diris tion?) Mi estas la ununura, la unika Mi estas la Dio de regno venonta Premiu min! - Nur premiu min! Mi estas la ununura, la unika Mi estas la Dio de regno venonta Premiu min! ===== Ligiloj ===== Pri la albumo (angle): http://en.wikipedia.org/wiki/A_Kind_of_Magic {{tag>kanto litero_m Queen angla}}