====== Mi Sopiras ====== //Vortoj kaj muziko de [[Jxomart kaj Natasxa]].// ===== Teksto ===== Mi sopiras kiam vi forestas Mi malbonas kiam vi apudas Ie restis niaj gajaj festoj Kiel hela kaj foira budo. //Refreno:// >Cxu rimarkis vi ke malaperis >Niaj sentoj? Nur kutimoj restis. >Nur malnovaj kantoj en kajero. >Nur leteroj varmaj kaj modestaj. >Ni akiris multajn gravajn ajxojn >Cxu memoras ni por kiu celo? >Ni atingis altan vivetagxon >Sed ne hejmon havas ni, hotelon. Vi silentas, vi senvorta estas Nur rideto la vizagxon ludas. Cxu sopiras vi se mi forestas? Cxu malbonas kiam mi apudas? //Refreno, 2-foje// //Cxu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj?// (3-foje) {{tag>litero_m kanto}}