====== Mi trairus Tison per la boato… ====== ^Originala titolo|Által mennék én a Tiszán ladikon...| ^Muziko|Hungara popolkanto| ^Tradukis|[[Antono Samak]]| ^MIDI|{{ :muziko:altal_mennek_en_a_tiszan.mid |}}| {{ youtube>bRCAV2p1axs?medium }} {{ :altal_mennek.jpg.jpg |}} ===== Teksto ===== Mi trairus Tison per la boato, boateto, boato. Tie loĝas, tie loĝas kolombo, kolombeto en amo. Loĝas ŝi en urbeto, tria strat’ en la centro, Viol’ blua, ruĝa rozo, miozot’, floras en la fenestro. Mi trarajdus Tison, sed ne kuraĝas, tion mi ne kuraĝas. Mi timas, ke en la akvon mi falas, en la akvon mi falas. Sur la dors’ de l’ ĉevalo, misturniĝos selkapo, En la river’ restos mi sub la ŝaŭmoj sen kolombet’ en amo. ===== Hungara teksto ===== Által mennék én a Tiszán ladikon, ladikon, de ladikon. Ott lakik a, ott lakik a galambom, az én kedves galambom. Ott lakik a városban, a harmadik utcában, Piros rózsa, kék nefelejcs, viola nyílik az ablakában. Által mennék én a Tiszán, nem merek, nem merek, de nem merek. Attól félek, hogy a Tiszába esek, hogy a Tiszába esek. Lovam hátán seje-haj, félre fordul a nyereg, A Tiszának habjai közt elveszek, a babámé nem leszek. ---- ==== Mi proponas kanti (ne nur) por infangrupoj.==== Ankaŭ troveblas per subaj ligiloj infankantoj tradukitaj de [[Antono SAMAK]]: * [[Arbaro, arbaro, ronda Hungara arbaro...]] * [[En la Virág-domo lumas…]] * [[Flavĉevalo tintiladas…]] * [[Hopp, Julinjo, hopp, Marinjo…]] * [[Sub la bordo…]] * [[Traŭb’ maturiĝas, ŝoso fleksiĝas…]] * [[vent_printempa_versas_akvon]] {{youtube>9XwtXferOfQ?medium}} {{tag>hungarpopola, hungara, popola, kanto, litero_m}}