====== Mi vendas okulojn nigrajn ====== Origina titolo: **Yo vendo unos ojos negros** ===== Teksto ===== Mi vendas okulojn nigrajn, kiu volas acxeti? Mi nun vendas cxar, sorcxemaj, ili katenigis min. //Refreno:// >Pli mi vin amus, vin amas mi, kaj la tutan nokton pasigas ame sopirante vin. (2-foje) Perfidaj okuloj nigraj, ne tiel rigardu min, tiel gajaj por aliaj, kaj tiel tristaj por mi, //Refreno// Cxiam cxe malgaja stato mi iras al mara rand' por demandi al la ondoj cxu tie vi estis, am'. //Refreno// {{tag>kanto litero_m hispana}}