====== Mi vidis - betulon faligis la vent' ====== ^MIDI|{{:muziko:mi_vidis_betulon_faligis_la_vent.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mi_vidis_betulon_faligis_la_vent.png}} Mi vidis - betulon faligis la vent', Radikojn kaj brancxojn gxi rompis sen pent'. Sed la foliaro ne cedis al mort' Gxis suno brilanta sin kasxis post mont'. Mi vidis, ke vundis la cervon cxasist', Kaj kvankam jam mankis la fort' al rezist', La morton rezistis la cerv en sufer', Gxis nokto malhela sternigxis sur ter'. Mi vidis - sub suna radi' papili' Tremetis, vundita, sur verda foli', "Mi vivu ankoraux" - gxi havis en pens', Sed teren jam falis de nokto la dens'. Kaj brilas por cxiuj ja suna radi', Belsonas pro gxi de la viv' melodi', Sed jen malaperas la brilo de sun — Kaj cxio pereas, ne vivas de nun. Min lasis edzino, mi restis en sol'. — Kaj velkis de l'suno, de l'vivo simbol': Sed venon de l'mort' mi ne vokas sur min: Kun koro vundita mi vivas sen fin'. {{tag>kanto litero_m kanto ukraina notoj midi akordoj}}