====== mi vojaĝas al la sudo ====== ^Muziko\Teksto| hanes vader (Hannes Wader)| noto: moderna versio de la germana revo pri vojagxo al italujo, aux cxiukaze al la sudo. oni povas konsideri gxin ankaux kiel prelegon pri la limigitaj efikoj de turismo en la solvo de fundamentaj problemoj. originala titolo: Unterwegs nach Süden ===== Teksto ===== mi vojagxas al la sudo kaj pluiros gxis la mar' tie mi kusxos sur la strando kaj la suno brulos for cikatrojn el la nuko kaj gratvundojn el la korp' kauxzitajn de mil manoj tusxintaj kaj batintaj min dum unu tuta jaro ecx ne spuro restos plu kaj kiam blovos al mortinta mia hauxto mara vent' kaj gxin balaos kiel cindron, jen revenos mia san' mi vojagxas al la sudo kaj pluiros gxis la mar' sed mi tamen ne plu certas cxu la suno helpos min gxi brulas kiel cxiam, sed cxe mia subcxemiz' mi sentas ke la hauxto sxrumpas jam pro la malvarmo dum la sxvito en la botoj mordas je mia pied' kaj de kie pelis min la nauxzo tamen portas vent' al mi ree la odoron de jam forgesita timo kaj malam' mi vojagxas al la sudo sed ne iros gxis la mar' mi nur lacas, volas dormi, morgaux, morgaux skribos mi miajn songxojn. kaj mi vidos ke el tuta pasintec' la koto en intestoj, mia cerbo, mia koro jam komencas mucidigxi transformigxas al venen' morgaux fine mi ekscios gxian nomon, gxian fonton, ecx, kaj se mi nur ekscius gxian nomon, gxi ne murdus min {{tag>kanto litero_m kasedo}}