====== Mia Bonnie ====== ^Muziko|angla popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Josef CINK]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>William John Downes]]| ^MIDI|{{:muziko:mia_bonnie.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mia_bonnie.png}} Post mar' mia Bonnie forestas, post la oceana senlim', Post mar' mia Bonnie forestas, revenu li el malproksim'. //Refreno:// >Ho, revenu, venu li el malproksim' al mi ho, revenu, revenu li el malproksim'. Ekblovu la ventoj sur maro, sur la oceana senlim', ekblovu la ventoj sur maro, redonu lin el malproksim'. //Refreno// Dum nokto pasinta mi songxis kaj tial min pezas la tim', ke plu mia Bonnie ne vivas, pereis li en malproksim'. //Refreno// Ekblovis la ventoj sur maro, sur la oceana senlim', ekblovis la ventoj sur maro revenis li el malproksim'. ===== Teksto 2 ===== **Mia amato** Sopras mi mian amaton; transmare li estas, ho ve! Regantoj de l' ondoj, kompatu! Venigu lin ree al mi. //Refreno:// >Forta, bela, plej kara li estas al mi, al mi. Maro, ventoj, venigu lin ree al mi. {{tag>kanto litero_m angla notoj midi}}