====== Mia esperantistino ====== ^Muziko|Angla melodio| ^Esperanta teksto|[[wpeo>W. M. PAGE]]| ===== Teksto ===== Inter la skotaj montetoj logxas tre bela frauxlino, revo de mia animo, dolcxa Esperantistino! //Rekantajxo:// >Mia Esperantistino! Dolcxa Esperantistino! La karan lingvon uzante, ofte al mi sxi parolas, kaj per vortetoj de amo mian doloron konsolas. //Rekantajxo// El sxia busxo la vortoj sxajnas al mia orelo, nun auxskultanta la sonon, kanto de bela angxelo. //Rekantajxo// De mia koro espero! De laborado la celo! Sxia ravega rideto levas min al la cxielo! //Rekantajxo// Pregxon por ci, amatino, en la aeron mi spiras: "Di'! Al sxi donu la benon, kiun por sxi mi deziras. //Rekantajxo// Se la gepatroj konsentos, kara Esperantistino! Kun vi al pastro mi iros, vi estos mia edzino! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m esperanto}}