====== Mia kara amik' ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mihxail Povorin]]| Dedicxe al Jxomart kaj Natasxa. ===== Teksto ===== Jen kiel domagxe okazis (Tre oftas disigx' en la mond'): La trajno de l' viv' preterpasis, Kasxigxis post la horizont'. Sed vivos eterne muzik', Kaj varm' en kameno suficxos. Mia kara amik', mia fora amik', Vi esperu, kaj ni renkontigxos. Somero de vi malproksimas Kun sia vivigenergi'. Pro tio cxe vi nun kutimas La trista gastin' - nostalgi'. Kaj nove la negxa lirik' Minore animon agordas. Mia kara amik', mia fora amik', Vi eltenos, mi scias, vi fortas. Tre gravas ja por cxiu homo Atingo de alta etagx'. Kaj vojoj kondukas al Romo, Vi scias pri tiu cxi sagx'. Do, malgraux la viva komplik', Ne klinu la kapon senpove. Mia kara amik', mia fora amik', Gxisatendu, ni kunos denove. {{tag>kanto litero_m barda esperanto}}