====== Mia koro estas birdo ====== ^Muziko|[[Kajto]]| ^Esperanta teksto|[[Nanne KALMA]]| ^Originala teksto|[[Nanne KALMA]]| ===== Teksto ===== Mia kor' estis birdo, birdo sovagxa Gxi sopiris al aventur' kaj sendependec' Misteraj vibroj venis al ĝi en la malproksimo Kun promesoj de memstarec', sukces' kaj aprec' Mia kor' estis birdo, ĝi pretis vojaĝi Ĝi atendis la momenton por ekvagi tra la aer' Sopirante ĝi flugos super maroj, montaroj Allogate de voĉoj kun promes' de prosper' //Refreno:// >Ho, lasu min flugi malproksimen >Ŝvebante sur nuboj kaj vent' >Preter horizontoj kaj limoj >Sekvante la vojon de mia temperament' Mia kor' estas birdo, vojaĝante ĝi trovis sekuran vivon, plenan je certec', kvietec' Sed nun pli ol tio, ĝi sopiras al beleco kaj amo Al signoj de afablec', honestec', unuec', amikec' >//Refreno// ''Instrumenta'' >//Refreno// (dufoje) {{tag>kanto litero_M}}