====== Mia Loko ====== ^Teksto|[[Mia loko]]| ^Muziko|[[Eterne Rima]]| ^E-teksto|[[Eterne Rima]]| ^Kantas|[[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>VCy_l6_T20I|Muziko kaj subtitoloj}} (karaokeo preciza) //ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio la plej bona repo, la plej bona stilo parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio numero unu urbo, numero unu stilo// do kiam repas mi por vi, pli proksimen venu ideologion mian tuj nepre vi komprenu Eterne Rima - la profet' de la moderna skolo ĉiam helpema, neniam kontraŭ via volo mi esprimiĝas klare, rimojn kraĉas malavare ĉion faras memstare kaj vi venas are mi ŝatas tiun kiu stilon mian aprezas ĝi sanigas vin kaj aliaj nur lezas sed mi fekas sur aliajn, ĉar mi estas la unua muziko ekscitiga, eĉ se foje brua ĉar mi traktas serioze tion kion mi preparas la tapiŝ' el floroj, sur podio nun mi staras kore mi brakumas fanojn, ili sentas kaj komprenas se vi min adoras, tiam certe mi vin benas lernu de mi nun kaj mi montros ĝustan vojon ĉu tion mi ripetu ankoraŭ unu fojon? //ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio la plej bona repo, la plej bona stilo parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio numero unu urbo, numero unu stilo ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio la plej bona repo, la plej bona stilo parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio numero unu urbo, numero unu stilo// esti aŭ ne esti - ĉu vi iam pensis pri tio gravas ĉiam bone koni guston de la emocio elekti la aferon pravan, ne forgesi la malicon montri al la putinidoj pugnon, ne cicon por mi estas ĉiam nur unu ora regulo: ĉiu kiu ĝenas estas forfikulo kaculo kaj kiel ajn mi povas diri klinu kapon homo kaj aprezu, tempo miri ĉu mankas al vi saĝo, ĉu mankas la imago mi agas nun libere kaj vi estas nur papago mi faras ĉion lerte, mi scias tion certe per teknika ago kreskas ja laboro sperte finprodukto estas celo, bona repo, mielo saltas ĉiu korp', nun ĝojas la orelo kaj mi faras ĉiam tion, kion mi mem volas mia stilo brilas, via koro molas (buŝritmu!) (umts, umts, pfff pip, pip, pip, pip, pfff umts, umts pfff, pip, pip - pip, pip, pfff pip, pip, pfff) //ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio la plej bona repo, la plej bona stilo parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio numero unu urbo, numero unu stilo ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio la plej bona repo, la plej bona stilo parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio numero unu urbo, numero unu stilo// ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.youtube.com/eternerima|Eterne Rima ĉe youtube]] {{tag>kanto litero_m repo filmo e-sona_filmo esperanto hiphopo}}