====== Mia Nomo Ne Gravas ====== //Auxtoras kaj kantas [[Mikaelo BRONSxTEJN]], 1972// ===== Teksto ===== Mia nomo ne gravas, mia agxo - des pli. Nur modestan kanteton mi prezentos al vi. Malaperas amikoj en haladzo de l'viv' - Nur pri tio bedauxras mia simpla motiv'. Estis iam aktiva unu mia amik'... Lia ventromelono kreskas nun kun efik'. Li adoras tagmangxon, vespermangxon - des pli! Matenmangxo abunda estas sankta por li. Li ecx aspirantigxis sxajnas, ke pro malsat', - Cxar pli bonan tagmangxon havos la kandidat'. Lia cxefo ordonis kun mirinda rigor': "Malbenitan lingvacxon vi forjxetu el l'kor'!" "Iru for, Esperanto!..." - li ekploris kun trist'.- "Povas nun nur doktoro resti esperantist'.... Kiam mi doktorigxos, mi forkuros el hejm'!" ... Pacience atendu la doktoron, ho SEJM! En tendaroj aperis simpatia frauxlin'. Cxiu dua junulo en anim' amis sxin! Sxiaj bluaj okuloj estis vera turkis'. Pro agemo kaj belo ni elektis sxin Miss. Tamen, pasis la tagoj - post gepatra admon' sxi akceptis proponon de la certa person', kiu dum rendevuoj babiladis kun flat': "Mia amo - Beethoven kaj... moderna kravat'." Iam lernis germanan li en la institut', kaj memoras ke "bone", sxajne, estas "zer gut". Tio certe suficxas en la certa medi'. ... Plu knabin' ne aperas en tendaroj kun ni. Dauxri kanto simila, certe, povus sen fin'. Sed, "cxu estos moralo?" - tuj demandos vi min. La moralo aperos - mi ne miras pri l'pet' - Ni kutimis ricevi sencon sur teleret'. Ni kutimis pardoni, se amik' sen hezit' Oferadas la sentojn por trankvil' kaj profit'... Malaperas amikoj en haladzo de l'viv' - Nur pri tio bedauxaras mia simpla motiv'... {{tag>litero_m kanto}}