====== Mia Normanujo ====== ^Muziko/Teksto|Frédéric Bérat| ^E-teksto|[[wpeo>Lucien Thèvenin]]| ^E-teksto|[[wpeo>A. Ŝefer]]| ^Origina titolo|Ma Normandie| ^MIDI|{{:muziko:mia_normanujo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mia_normanujo.png}} {{youtube>CLLpisLPD2Q}} Je renaskigxo de l’espero kaj kiam vintro estas for en franca dolcxo de aero dum brilas la sunluma or’. Dum reverdigxas la naturo kaj de hirund’ regxojas kri’ Min logas mia Normanujo, en tiu lando ja naskigxis mi. Mi vidis monton helvetujan kun lignodom' kaj glaciar' kaj la pejzagxon italujan kun bark' sur venecia mar'. Al cxiu hejmo jen saluto, neniun gxin meritas pli ol mia bela Normanujo, en tiu lando ja naskigxis mi. Dum vivo venas la momento, en kiu revo flugas for kaj la animo en silento dedicxas sin al rememor'. Se tiam mia laca muzo amkantojn lasas for de si, reiros mi al Normanujo, en tiu lando ja naskigxis mi. ===== Teksto 2 ===== **Ho Normandi'** Ho, cxe l’ reven’ de la printempo Post vintra frost’ kaj malvarmec’ En mia bela franca lando La suno brilas en helec’. Ho, kiam cxio reverdigxas, La hirundar’ al Normandi’ Revenas, - dum mi malgxojigxas, Naskigxolando kara, nur pro vi! Mi konas Svislandeton belan Kun gxia negxomontcxenar', En Italuj’ cxielon bluan, Venizon kun la gondolar’, Sed vidis landon mi nenie Similan al la Nomandi'; Felicxa mi nur estas tie En vi, naskigxolando, nur en vi! En cxiun vivon venas horo, En kiu cxesas la revad'; Bezonas tiam cxiu koro Konsolon per la memorad’. Se cxesos mia kantinspiro, Mi venos tuj, ho Normandi’, Al vi, pro mia korsopiro. Naskigxolando, kara estas vi! {{tag>kanto litero_m litero_h kanto franca notoj midi filmo}}