====== Mia onklo Teodoro ====== ^MIDI|{{:muziko:mia_onklo_teodoro.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mia_onklo_teodoro.png}} Mia onklo Teodoro, fumas dauxre kun fervoro, kaj kantadas pri amoro, cxiun tagon de la jar'. Sed onklino Josefino, estas tre severa ino, Persekutas lin sen fino, pro la cindro de l'cigar', pro la cindro de l'cigar'. Li sxin nomas kortrezoro, mia cxarma bela floro, mi vin amas kun adoro, cxiun tagon de la jar'. Sed rikane sxi respondas, vi nur fumas kaj min trompas, cxiujn sanktajn jxurojn rompas, pro la cindro de l'cigar'. Pro la cindro do l'cigar'. Sed onklino Josefino, kasxas koron de patrino, dolcxan senton de virino, por la onklo Teodor'. Se li iom malvarmumas, la cigarojn ne plu fumas, Sxi lin vartas kaj plenumas, cxiun servon kun fervor', cxiun servon kun fervor'. Se denove onklo sanas, kantas lauxte dum li banas, Josefino jam rikanas, kaj lin tedas per protest'. Tiam sxi felicxa estas, kvankam sxajnkolera restas, kaj la resanigxon festas, per cigaroj - plena kest'. {{tag>kanto litero_m kanto nederlanda notoj midi akordoj}}