====== mia patro jen ulo normala ====== ^Muziko\Tekso|francxesko degregori (Francesco de Gregori)| noto: eksterlandanoj opinias ke en Italujo cxio estas politika, ke ankaux diverseco de opinio pri la formo de fenestro estas rigardata kiel sekvo de fasxismo, komunismo, socialismo, kristandernokratismo, ktp. tio estas parte vera, kaj kompreneble ankaux generaciaj fendoj kuntrenas politikajn aspektojn. **la makzelo** estas musolini, kiu estis konata pro sia granda, vireca, volforta suba parto de la vizagxo. **salo'** estas urbeto, kiu cxef-urbis dum mallonga periodo fine de la dua mondmilito por la lasta fasxisma registaro en italujo. la **nigro** ankaux apartenas al la simbolaro de dekstruloj. originala titolo: Le strade di ieri ===== Teksto ===== mia patro jen ulo normala tute laux sia generacio la makzelo al la kortoj parolis sed mortintoj lin malpravigis ili cxiuj lin bone komprenis kaj pluludas la infano en la korto jxetas sxtonojn al mar' kaj cxielo cxiufoje trafinte je stelo la okulojn li fermas kaj revas la okulojn li fermas kaj sxvebas en salo' la cxevaloj finmortis pro enuo se vi vetas je nigro malgajnas musolini ecx verkis poemojn la poetoj: estajxoj dangxeraj cxiu diro nur temas pri trompo mia patr' estas knabo trankvila kaj matene li legas jxurnalojn li posedas, li pensas, konvinkojn lia filo nur sxipo pirata lia filo nur sxipo pirata kaj ankoraux nun restas skribajxo nigra sur la muro de mia logxejo «la nacia movado finvenkos» kaj la estroj nun havas trankvilon kaj kravatojn kun tauxgaj koloroj sed ekhaltis la infano en la korto li lacigxis postkuri la kajtojn sidas li cxe memoroj apudaj kaj bruoj nun foraj li rigardas la muron la manojn {{tag>kanto litero_m kasedo}}