====== Mia Propra Trajno ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== //Refreno:// >En mia trajno, zuff! >mi rapidegas tra la land' >kaj la sonojn de la masxino >superbruas mia kant' >cxiun semajnon, zuff! >vendrede tuj post la labor' >mi vekas la lokomotivon >kaj baldaux poste mi iras for Kiel masxinisto mi decidas pri la rapidec' mi elektas la destinon mi responsas pri la sekurec' mi mem estas la konduktoro en tiu cxi trajnet' do, kiel pasagxero mi vojagxas sen bilet' kelkfoje trompkasxene mi veturas sur la cxefaj trakoj mi gxuas kiam nur por mi mallevigxas barilbrakoj de la homoj atendantaj la vizagxoj min amuzas do gaje kaj triumfe mi al ili svingsalutas >//Refreno// Sur ponto tra tunelo apud abismo aux ravin' mi sxatas la montaron la cirkonstancoj ne timigas min descendas kaj supreniras mi deklivojn kun bravuro kelkfoje la alarmobremson mi altiras por plezuro vespere por ripozi mi sercxas flanktraketon la lastaj sunradioj nun tiklas la monteton mi tranoktas sub la arboj kun la birdoj mi vekigxas kaj frumatene la lokomo... denove ekmovigxas {{tag>litero_m kanto}}