====== Mia Stelo ====== //Verso de I. ANNENSKIJ, muziko de A. SUHxANOV, e-traduko de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Inter la astroj de l'cxiela sin' Mi unu stelon cxiam okulumas, //Kaj ne malpli ol se mi amus gxin,// //Sed cxar aliaj ne por mi nur lumas.// (2-foje) Kaj ne sopire gxemas mia kor', Min helpas gxia fora palpebrumo, //Ne nure pro la lumo kaj kolor',// //Sed cxar kun gxi felicxus ecx sen lumo.// (2-foje) Inter la astroj de l'cxiela sin' Mi unu stelon cxiam okulumas' //Kaj ne malpli ol se mi amus gxin,// //Sed cxar aliaj ne por mi nur lumas.// (2-foje) {{tag>litero_m kanto}}