====== Mia suno ====== ^Esperanta teksto|[[C. DE COCK]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== I. Ho, belaspektas levigxanta suno Eklumigante cxion je l' vekigxo. La tero tremas pro la vivestigxo. Ho, belaspektas levigxanta suno. //Rekantajxo:// >En mia revo estas la sun', Regante cxion pli bela nun, Sur lipoj viaj jen flam', En okulbrilo lumos am'. II. Ho, belaspektas vi flamanta suno, Dum la somertagmez' super herbejo, Estajxojn varmigante sur vivejo. Ho, belaspektas vi flamanta suno. //Rekantajxo// III. Ho, belaspektas vi auxtuna suno, Sendante l'adiauxon de l'vespero; Sed en l'animo vekas ja vivero, Ho, belaspektas vi auxtuna suno. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m flandra}}