====== Mia voĉ´ pli laŭtos ====== **Mia voĉ´ pli laŭtos** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo (2)|[[Amindaj]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Parolante mallaŭte, mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ´ pli laŭtos. Mi ne volas tro laŭte al vi paroli por iel kapti vian aŭdon kaj ke vi komprenu min. Miaj vortoj ja plenplenas de argumentoj, kompreneble de kialoj mi ne volas premi vin. Mi bezonas nenian laŭtparolilon, mi ne estas tiel pompa, ne kongruas kun mia stil´. //Refreno:// >Parolante mallaŭte mia voĉ´ pli laŭtos, >mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ ´ pli laŭtos. Se vi estas tiom prava kaj vero vin akompanas, ne misuzu viajn rimedojn, ne nuligu viam mesaĝon. Verdiro malfermas pordojn, ĉar estas la vero mem tamen tio ne signifas la detruon de alies mens´. Se la kritikoj vin tusas ĉar vi eraris alifoje, opinioj ja valoras ne malbonas estas homa. //Refreno:// >Parolante mallaŭte, mia voĉ´ pli laŭtos, >mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ´ pli laŭtos. Kiel sonorilo el kristal´, mia voĉ´ pli laŭtos, Kiel forta krio sus montar´, mia voĉ´ pli laŭtos, Kiel iu sireno en fora mar´, mia voĉ´ pli laŭtos. Parolante mallaŭte, mia voĉ´ pli laŭtos. {{tag>kanto litero_m}}