====== Miaj karaj cxerizetoj ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>J. V. Dolinský]]| ^Origina titolo|Moje milé, premilené čerešne| ^MIDI|{{:muziko:miaj_karaj_cxerizetoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:miaj_karaj_cxerizetoj.png}} Miaj karaj cxerizetoj, vi foje disxutigxis, dum mi iris survoje: kiu trovos vin, tiu havu vin, nur ne faru maljustajxon al la karulin'. Miaj karaj fragofruktoj abunde, vi akvegon falis cxiuj gxisfunde; kiu trovos vin, tiu havu vin, nur ne faru maljustajxon al la karulin'. Miaj karaj frambofruktoj, vi ial deruligxis profundajxen de la val': kiu trovos vin, tiu havu vin, nur ne faru maljustajxon al la karulin'. Miaj karaj rubusberoj, ha, vi jen are falis al la puto surfunden, kiu trovos vin, tiu havu vin, nur ne faru maljustajxon al la karulin'. {{tag>kanto litero_m kanto slovaka popola notoj midi}}