====== Miaj mantelstrioj ====== Origina titolo: **Las cintas de mi capa** ===== Teksto ===== Se la ondoj iras kisi en rapid' de la strando la sablerojn kun fervor' de mi estas avidata per la kis' via dolcxa lipa strando kaj amor'. Se en fundo de l'minej estas metal', kaj en fundo de la maroj la koral', burgxonis en la profundo de l'anim' la amego nun havata, ja, de mi. //Refreno:// >Sin plektantaj pro la vento iras miaj mantelstrioj, kaj kantante hxore diras: amu min, kara knabino. De l'mantel' estas la strioj, de l'mantelo de student', kvazaux son' de sonoriloj, kvazaux son' de sonoriloj, de vi en la proksimec'. Ne demandu kiam mi ekkonis vin nek pripensu la kialon de l'ameg', mi nur scias: mia amo estas vi, mi ne povas nun respondi pri la tem'. Nun ne pensu pri la tempo kaj kial' de l'ekest' en koro mia de la am'. Dank'al vi nun felicxpleno estos viv', sen am' via, karulino, mortus mi. //Refreno// {{tag>kanto litero_m hispana}}