====== Miela Obsedo ====== ^Esperanta plenumo|[[Platano]], [[Diablo]], [[Carina]]| ^Esperanta teksto|[[Platano]]| ^Muziko|[[Diablo]]| ^Tipo|nova teksto| ISRC: FR-3T0-11-00030 Vinilkosmo © 2011 Muziko: Huby ROMERO ([[Diablo]]). Teksto: Cyrille POULLET ([[Platano]]). Rekantaĵo: [[Carina]] GERLACH. ===== Teksto ===== //Refreno:// >Jam delonge mi devus ĉesi >Provas mi malkonekti >Kial ne povas forgesi >Inter vi kaj viv’ elekti //Platano:// Sonĝoj foriris al abrupta realeco Fortranĉas flugilojn de viro je alteco Alvenis vangofrapo dum mi atendis kareson Kaj nun mi paŝas sen zorgi pri adreso Temp' fluas, neni’ ŝanĝiĝas krom sezonoj Ŝatus forflugi Mediti ĝis liber’ de l’ konoj Ŝtuparon grimpas mi, ĉiuj tagoj estas samaj Ĉiuj paroj kisas, mi envias ĝis malsano Kaj mi ne serĉas plendon aŭ eĉ komprenemon Nova leter’ al rubuj', vanas mi kaj miaj poemoj Sukeras morto mia, ĉar mielas la obsedo Sciu, kara, mortas mi pro mank’ de via rideto >//Refreno// Tro da tristaj vortoj kuŝas sur malnova kajero Malsato manĝis rostitan koron de hieraŭ Eble mi jam devus forigi vin de mia memoro Se cerbo volas, ne eblas ĉiam por la koro Naiva vir’ vagas kiel ŝip’ je derivo Kiel venki eĉ etan deklivon sen motivo Kaj do? Kion fari krom paŝi kontraŭ la vento Memoro de lasta tango, larmo sur mia vango >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/7-hhk2-172/7-hhk2-hiphopa-kompilo-volumo-2/04-miela-obsedo-hhk2-platano-diablo-carina-889-detail.html — Ligilo por aĉeti la kanton ĉe Vinilkosmo * https://www.deezer.com/en/track/65763879 — Ligilo ĉe Deezer {{tag>kanto litero_m}}