====== Migrado ====== ^Teksto|Emanuel GEIBEL| ^E-teksto|[[L. E. MEIER]]| ^Origina titolo|Der Mai ist gekommen| fonto: el **Eĥo Esperantista** (red. [[wpeo>karl steier|Karlo Steier]]) Vd. ankaux alian tradukon: [[Nun majo alvenis]] ===== Teksto ===== Nun majo alvenis, burgxonas la arbar', Do restu en hejmo, filistra homar'! La nuboj cxe cxielo migradas jam for, Laux ili nun fortiras min la migrama kor'. Nu, patro, patrino, adiaux nun al vi, Felicxon ekstere sercxadas nun mi, Ja, multe da vojoj ne vidis mi jam Kaj multe da bonvino nur konas mi laux fam'. Antauxen, antauxen dum hela sunradi', Trans montoj, trans valoj kun vigla energi'! La fontoj murmuras, bruigas arbojn vent', La koro kun alauxdo kunkantas pro kontent'. Vespere en urbeto gastigos min trinkej': "Ho, mastro, nur vinon, sed de bongusta plej! "Ekprenu gitaron, gajega muzikant', "Prikantos mi knabinon, de kiu mi amant'." Se mankos restejo kun noktripoz' kaj vin', Sub cxielo mi kusxos, la steloj gardos min, Bruanta tilio lulados al dormad', La mantenrugxo vekos denove al migrad'! Migrado, migrado, libera gxojo vi, En brust' fresxe blovas la spiro de Di', La koro gxojegas pro la cxirkauxa rond', Ke vi do estas bela, ho, vasta, vasta mond'! {{tag>kanto litero_m germana}}