====== Migrado ====== ^Muziko|[[Rob. SCHUMANN]]| ^Esperanta teksto|[[L. E. MEYER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Wohlauf noch getrunken| ^Originala teksto|[[Justinius KERNER]]| ===== Teksto ===== Eltrinku la vinon, foriras nun mi, Adiaux, karuloj, en hejm' tie cxi! /: Adiaux, vi montoj, gepatra tegment', Perforte fortiras vojagxama vent'. :/ La suno ne rastas en blua eter', Gxi devas migradi en monda la sfer', /: La ondoj ne haltas cxe soleca bord', Ventegoj kurblovas laux destina ord'. :/ Jen birdo forflugas per nuba rapid', Gxin pelas el hejmo instinkta decid', /: Laux tio junulo migradas en mond', Gxi mem faras samon eterne en rond'. :/ Salutas lin vocxoj konataj trans mar', De l' hejm' alfluginte kantanta birdar', /: Lin tusxas de floroj intima odor' La ventoj patriaj ja blovis gxin. for. : La birdojn de l' hejmo li konas do jam, La florojn kolektis li iam pro am', /: Kaj tiu lin sekvas, sekreta mister', Sentigas lin hejme sur fremdlanda ter'. :/ {{tag>kanto litero_m germana}}