====== Migrado, mia korplezur' ====== ===== Teksto ===== Migrado, mia korplezur' En sunoplena la natur', /:Se ne ekzistus la migrant' Neniu konus fremdan land' :/ Vaganta tra profunda val' Ripozis mi cxe akvofal'. /:Renkontis mi bel'amatin', Per kiso mi regalis sxin. :/ Kusxanta sur marborda dun' Bananta en brilanta sun'. /:Rompigxas ondoj sur la strand' Akompanante mian kant'. :/ Mi vagos gxis la vivofin' Kaj se la mort' alvokos min /:Eksonos mia lasta kant': La adiauxo de l' vagant'. :/ {{tag>kanto litero_m}}