====== Migrantaj esperantistoj ====== ^Muziko|melodio de: Vi vandrer ad den brede Vej| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Ni marsxas kune en la bela somer', kaj kune ni kantas en gaja esper' sub blua la cxiel'! Ho, kamaradoj, ankaux venu vi al nova gxoj' kaj plena harmoni', nin vokas nia cel', nin vokas malproksima cel'! La mondo tremas en malam' kaj koler', kaj ne gxi atentas pri justo kaj ver', nur dauxra la kverel', Perforto regas; paco restas for, sed gxi al ni parolas en la kor', gxi estas nia cel' — gxi estas malproksima cel'! La homoj mokas nin pro nia afer': gxi restos mensog' sur mizera la ter' — nur tauxga por angxel'! Sed antaux la okulo brilas gxi, ni vidas: iam regos harmoni'! Ni iru al la cel' sub nia bela, verda stel'! {{tag>kanto litero_m esperanto}}