====== Migras ĉaroj en kolora karavano ====== ^Muziko|Stefan Rembowski| ^Teksto|Jerzy Ficowski| ^E-teksto|[[wpeo>Andrzej Pettyn]]| ^Origina titolo|Jadą wozy kolorowe| ^MIDI|{{:muziko:migras_cxaroj_en_kolora_karavano.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:migras_cxaroj_en_kolora_karavano.png}} Migras cxaroj en kolora karavano, Migras cxaroj en proksimo, en lontano. Eble laux foli' auxguros al nomadoj, Vent' cigana viv-kompano de l' vagado. Ol al mi nebulo kovros vian spuron, Nun rakontu pri cigana aventura viv'! >Nian vivon regas plena harmoni', Rugxo, verdo, bril', malbrilo, fantazi', Grizaj nuboj kaj lazuro, Viv-malgxojo, vivplezuro, Sed kolore cxiam estas ja cxe ni! /: La larom ti dudaj, la larom tu dudaj la larom ti dudaj - dum dum daj, dum dum daj :/ Migras cxaroj en kolora karavano, Mi tre volus kun vi iri, ho, cigano! Mi angule ie logxos cxe l' kanzono, Kaj mi ploros cxe l' sepult' de l'violono, Viajn tendojn garnos mi per vent-imuno... Cxu vi faros, ke favoru la fortuno min? >Ni vin dotos per la plena harmoni', Per la rugxo, verdo, brilu, fantazi', Per griz-nuboj kaj lazuro, Viv-malgxojo, viv-plezuro, Sed kolore cxiam estos ja cxe ni! /: La larom ti dudaj, la larom tu dudaj la larom ti dudaj - dum dum daj, dum dum daj :/ Kaj mi iris kun ciganoj for tra l' mondo, Miajn harojn tauxzis, plektis vento-ondoj. Kaj mi plukis birdo-pepojn, kokerikojn, Kaj mi estis cxe la naskoj de l' muzikoj. Nun mi migras tra la mondo kun ciganoj, Grizajn homojn per viv-bunto talismanas mi! >Prenu ion el la plena harmoni', El la rugxo, verdo, brilo, fantazi', El la penso-briliantoj, El la eho de cxi-kanto, Ol gxi iros kun cigana procesi'!… /: La larom ti dudaj, la larom tu dudaj la larom ti dudaj - dum dum daj, dum dum daj :/ {{tag>kanto litero_m pola notoj midi akordoj}}