====== Migrula kanto ====== ^Esperanta teksto|[[A. v. D. STARRE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Hoog op de gele wagen| ===== Teksto ===== Migras tra kampoj, valoj Sur veturilo mi. Trotas la vircxevaloj, Sonas la kornmelodi'. Ho! kiel bele sin movas: Arboj, riveroj, herbej'. /: Mi preskaux foriri ne povas, Sed, preterpasas. Ho ve! :/ En vilagxetoj cxarmaj, Auxdas la fluton mi. Dancas geknaboj gajaj, Cxirkaux majesta la tili'. Vento petole kunfestas; Kanton forblovas. Juhej! /: Ho! kiom felicxa mi estas! Sed, preterpasas. Ho ve! :/ Zorgas por la cxevaloj, Bona kocxer', kun rapid'. Mastro kun plenpokaloj, Logas al rea vizit'. Min alridetas knabino, Tra la fenestra rozej' /: Ne sxatas mi pensi pri fino, Sed, preterpasas. Ho ve!:/ Iam en krepdrapiro Pasas la diligxenc'. Estas la finrondiro. Trotas cxevaloj en kadenc'. Estas finita la sorto, Nun ne plu helpas refut'; /: Jam vokis ordone la morto, Do nun, por cxiam: Salut'! :/ {{tag>kanto litero_m flandra}}