====== Mil mejloj ====== ^Muziko|H. West| ^E-teksto|[[wpeo>Josef Cink]]| ^MIDI|{{:muziko:mil_mejloj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:mil_mejloj.png}} Meljo mil post mia krur', forvisxigxis jam la spur', multe jam lacigxis mi kaj la cxeval'. Ja mejlomil post mia krur', mi havas celon unu nur, kie blanka domo staras en la val'. Sub dekliv' cxe la river' cxe kastora barier' vivas la gepatroj en rev' de infan'. Ja mejlomil post mia krur', mi havas celon unu nur, la konatajn blankajn murojn de kaban'. Mejlomil post mia krur', io pelas min al kur', vojon konas mi, la dom' ne sxangxis sin. Ja mejlomil post mia krur', mi havas celon unu nur, tie vivas miaj patro kaj patrin'. Mi ekvidis post moment' kamenfumon sur tegment', la oblikvan gablon stari sub cxiel'. Ja mejlomil post mia krur', mi havas celon unu nur, la malnova blanka dom' jen mia cel'. {{tag>kanto litero_m kanto usona angla notoj midi}}