====== Min vokas iamo ====== {{ youtube>At9c10MuMuI}} ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| Min vokas iamo ... aŭtuna ornamo - pluvplena sopir'. Min vokas somero kaj sola ameno - tendara admir'. Ensonĝe, ensvene aperas revene somera vizi' la fajra, la suna kaj - iu pli juna, simila al mi. Sopir' surpapere. Fajfetas despere la fluto de l'vent' kanteto de l'amo al mia iamo ne eblas reven'. Kaj larmas la koro kaj lamas angoro tra pluva ekfrap'. Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine nur - skrap'! Ĉu decas heziti? Ne ĉesu militi por ĝojo sen lim'... Min vokas tendara medi' senkompara. Sopiras anim'. Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro tra pluva ekfrap' Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine nur - skrap'! Min vokas iamo ... aŭtuna ornamo - pluvplena sopir'. Min vokas somero kaj sola ameno - tendara admir'. {{tag>kanto litero_m esperanto barda}}