====== Miriga graco ====== ^E-teksto|W. J. Downes| ^MIDI|{{:muziko:Miriga_graco.mid}}| ===== Muziko ===== {{ :muziknotoj:Miriga_graco.png}} ===== Teksto ===== Miriga graco fontas el la ne sondebla font' de amo en la Dia kor', kompata por la mond'. Kompare kun vastega spac', da steloj miliard', ni sensignifaj sentas nin, estantaj per hazard’. Sed vi, ho Kristo, vokis nin el tiu fantazi', cxar ecx la plej pekema hom' valoras antaux vi. Ne estus vi mortinta por la tuta galaksi', sed venis vi, kaj mortis ja por ni, sur Kalvari’. Sen Via amofero ni dronigxus en mizer'; bonvena estus nigra mort' pro hanta malesper'. Do, „Haleluja!” kantas ni kun gxoja, danka kor’ Miriga graco savis nin por la eterna glor'. {{tag>kanto litero_m notoj midi akordoj religia}}