====== Miss Esperanto ====== ^Teksto|[[Raymond Schwarz]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Ni memoru per modesta kanto Pri la ĉarmoj de Miss Esperanto, Pri la krurpara harmoni', Pri la krurpara harmoni' //Kaj aliaj partoj de l' anatomi'!// (2-foje) Apud ŝi mi kun fervora viglo Okupiĝus pri la... gramatiklo, Pri la verb-formoj en aktiv', Pri la verb-formoj en aktiv' //Kaj pri ŝiaj formoj en... superlasciv'!// (2-foje) Mi ekzercus laŭ blindula modo La legadon per la tuŝmetodo Kaj provus per eksperiment', Kaj provus per eksperiment' //La dek... seks-regulojn de la Fundament'!// (2-foje) Se, cedante al "imperativo", Ŝi respondos per... akuŝativo, Ĉiuj konstatos ĉe l' kongres', Ĉiuj konstatos ĉe l' kongres', //Ke ĉi tio estas vera Miss-sukces'!// (2-foje) {{tag>kanto litero_m barda esperanto}}