====== Mizera Tim' ====== ^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]| ^Muziko|[[Supernova]]| ===== Teksto ===== En mondo senracia kompreno mankas ĉia Socio blinde vojas al la fin' Ni vivas ĉirkaŭitaj per muroj arestitaj Revante ĉiutage pri liber' la ĉielo eknigras la sun' eklipsiĝas amik', ĉu restas al ni alternativ'? jes, al mi mankas sci' komprenigu min pri la kial' de la krimoj al mi mankas sci' komprenigu min pri la vual' sur la timoj soifaj egoistoj Koruptaj policistoj La proktektado kiu gardas nin Ili provas mensogadi Ili provas perfidadi Por ne agnoski klare pri mizer' Dum popol' malsate ploras, Kaj bonfart' nur metaforas, ĉu tiel eblu ke ni vivu sen tim'? Jes, al mi mankas sci' komprenigu min pri la kial' de la timoj al mi mankas sci' komprenigu min pri la vual' sur la krimoj kion fari kion fari kion fari, nun? {{tag>kanto litero_m roko esperanto}}