====== Mizero ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Gaje gajis mi en florĝarden' Kaj flaris florbukedon Sed rompiĝis mia krur' Pro fal' en rozobedon Ĝemis mi Tremis mi Floroj ĉe la sino Sed pli grandus malfeliĉ' Estus mi edzino Ĉar kruelis la fianĉ' Li nur miskondutus Pelus la amikojn for Pugnobatus, knutus Sed nun mi, dank' al Di', Vivas sen danĝero Preferindas kruroromp' Al geedz-infero ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/mizero.htm