====== Monahx ====== //Auxtoras O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Plej serenas topazo bakita en karboj De apenaux tepida fornet', Kiuj kvazaux sunoj bruletas cxe sojlo Cxe fenestroj dum sia descend'. Kaj laux la facoj de cxiuj el sunoj, Murmuranta kun disto de flak', Kun ametisto cxe kor' iras unu Kaj unusola **senmova monahx'**... Parolemaj konvaloj diveni sin strecxas Pri enua estado de sxton'. Se diveno signifus naskigxi ebria El supersxutanta admon'. Kaj la radiojn, respegulitajn Per brosx' ametista dum tag' Jxetas en herbon kvazaux rosinojn Post cxiu pasxo **senmova monahx'**. //Refreno:// >Ami felicxe - umo laciga, >Vivi konkorde - ne ricxas merit'. >Orjuvelajxo pli cxipas ol kupro, >Sed meditado - armil' por milit'. Pri efik' ametista rompigxas la lancoj, Kristalojn preferas ordon', Kaj reguloj ferocaj de luda devanco Plej respektas inkubon dum dorm'. Kaj plandoj sen hauxto adoru la salon, Sagojn preferu nudita torak'; Ametisto pencadon ne faros pli hela. Vi unusolas **senpova monahx'**! {{tag>litero_m kanto}}