====== Mondo AĆ­ Mi ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Lernu de la histori' Demandoj kreskas el la respondoj Cxu vi antauxvidis tion cxi? Jxus falis muroj, nun falas bomboj Vorto kontraux vorto, viv' por viv' Lasas nin kun nigra perspektiv' //Refreno:// >Mi ne postulas cxiujn respondojn >Nek la klarigon al cxio cxi >Respondu nur tion: Kiu frenezas? >Cxu la mondo aux mi? Milionuloj sen kompat' Nur devus honti, sed fanfaronas Lasas nin en povra stat' Jes, nian mondon mi ne rekonas Vorto kontraux vorto, viv' por viv' Lasas nin kun nigra perspektiv' >//Refreno// Finfine malkonstruis ni la muron Sed kio estis do la sekva pasx'? Al cxiu domo sxlosi la seruron Dividi la popolojn per fosajx' >//Refreno// {{tag>litero_m kanto}}