====== Mondo de l' libroj ====== ^Teksto|Thøger Larsen| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Poul Thorsen]]| ===== Teksto ===== Mondo l’ libroj estas ora stoko kun mirindajxoj ekster temp' kaj loko. Kostaj trezoroj kusxas en abundo sur gxia fundo. Bindojn antikvajn bukoj bril-ornamas, sur la folioj dauxre fajroj flamas. Skribo de manoj, kiujn tomb' polvigas dauxre instigas. Floroj el tempoj ekster la imagoj dauxre odoras de someraj tagoj. Morta la dolcxo, kiun vi malligas, vin felicxigas. Gxojoj, afliktoj al la nun' koncerne en la volumoj vivas gxiseterne, cxiam pretecaj igxi laux ordonoj vortoj kaj sonoj. Multaj kapabloj, scioj plej valoraj per la silento libra estos oraj. Al viaj nepoj libraj la konsiloj estos flugiloj. Gardu ni bone la hered-trezorojn, gardu ni de la nuna temp' valorojn. Dauxru rikolto de kultur' kaj scioj sur la folioj. {{tag>kanto litero_m dana}}