====== Montaraj Reloj ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[Marcelo REDOULEZ]], muziko de [[Nanne KALMA]].// //Mi provis fari la paĝon kiel la malnova versio, sed mi ne sukcesis fari tian tabelon. // --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 19/04/2007 01:11// ===== Teksto ===== //Kune: // Ni sxatas montarajn relojn! //Pasagxeroj: //Tuj supren, ho jes! //Trajno: //Ne, ne, malsupren sen cxes'! //Kune: //Ni gxuas malsamajn celojn!... //Trajno: //Do, ek al la val'! //Pasagxeroj: //Ne, ne, al mont-regal'! \\ //Pasagxeroj: // >Kantu ni kun manfrap', >gxojon de grimpetap'; >Admiru panoramon, >Rigardu urson, cxamon! \\ //Trajno: // >Penas tro sur deklivo, >Mia lokomotivo, >Bolas akvosistemo >Rugxe lumas pro premo! \\ //Pasagxeroj: // >Mildas temperaturo, >Tial en la naturo, >Plenigu viajn pulmojn; >Forgesu urbajn fulmojn! >Kiel belas gxi tiu monto-supro; >Veni tien, vere valoras! \\ //Trajno: // >Ne, ne, ne. Valoras ne moneron ecx el kupro! >Kredu min, nur en valo oras! \\ >Tuj cxe abismo febre, >Vi nun travivos - espereble - >Rapidegajn trajnslalomojn! >Bridu viajn timsimptomojn! >En malhelo de tunelo, >Se vi ne fidas, jen botelo! >Je via sano, felicxuloj! >Simple fermu la okulojn! \\ //Pasagxeroj: // >Sed tamen! Petas ni atenton! >Ne risku stultan akcidenton! >Nin kaptis kapturnaj profundoj, >Bremsu dum kelkaj sekundoj! \\ //Trajno: // >Kiel bonas fin-fine ripozi, >Resti cxe piedo de la montoj! \\ //Pasagxeroj: // >Cxesu do tuj malseriozi, >Pretas ni por novaj horizontoj! \\ //Kune: // >Ni sxatas montarajn relojn, >Sed gxuas malsamajn celojn! {{tag>litero_m kanto}}