====== Montaroj de Kanigo ====== ^Muziko/Teksto|Kataluna popola kanto| ^E-teksto|Joan AMADES, Jaume GRAU CASAS| ^Originala titolo|Muntanyes del Canigó| ===== Teksto ===== Montaroj de Kanigo' estas belegaj kaj cxarmaj, cxefe nun en la somer' kiam l'akvoj estas gajaj. Tri monatojn restis mi en ili, sen akompano, krom de iu najtingal' kiu cxe la nest' kantadis. Ĝi kantas je la levigx' de la suno, rozo cxarma. - Najtingalo, najtingal': havu vi bonan flugadon. Najtingalo mortis jam: de tri tagoj ĝi ne kantas. Mi nun volas iri for: nostalgie mi malgajas. Trafis min forta malsan' kun kruelec' senkompata; neniu komprenis min nek mian koran malsanon, krom belega knabinet' kiu rabis mian amon: mian amon rabis sxi, nur por sxi la koro batas. {{tag>kanto litero_M kanto kataluna}}