====== Morton Bej ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Morton_Bej.mid}}| Noto: En 1791 la unua sxipo portanta irlandajn kondamnitojn alvenis al Auxstralio. La irlandanoj alportis ne nur katolikismon al la kolonio, sed ankaux irlandajn melodiojn, kiuj multe trovigxas en la auxstraliaj popolkantoj. Morton Bay = Brisbano ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Morton_Bej.png}} Vagadis mi iam en Brisbano kaj auxdis tra la matenaer' Lamenton de kondanmito dum kusxas li sur suna bordo de l'river'. "Naskigxis mi en Irlando sed ekziligxas mi de la hejmo nun, Disigxi de la gepatroj kaj mia amatino estas mia pun'. Dum jaroj mi portis krurkatenojn laux mia malestiminda rang' Kaj pro skurgxado kovrita estas la dissxirita dors' per mia sang'. Jam multaj viroj suferis pro malsatego kaj kusxas en la ter', Kaj Kapitan' Logan sen kompato torturis nin en tiu cxi infer'. Ni kiel ekssklavoj sub la tirana jugxo de tiu vir'. Gxis indigxen' el embusko lin frapis kaj auxdigxis lia lasta spir'. Deziras ni ke sadistoj cxiuj frontigxu kun tia mort' sen glor', Kaj poste ni liberigxu kaj nia suferad' de l' menso velku for." {{tag>kanto litero_m angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}