====== Murka ====== ^Muziko|[[https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A1%D1%82%D1%80%D0%BE%D0%BA,_%D0%9E%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%80_%D0%94%D0%B0%D0%B2%D1%8B%D0%B4%D0%BE%D0%B2%D0%B8%D1%87|Oskar Strok]]| ^Esperanta teksto|[[Vladimir Minin]]| ^Originala teksto|[[https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%AF%D0%B4%D0%BE%D0%B2,_%D0%AF%D0%BA%D0%BE%D0%B2_%D0%9F%D0%B5%D1%82%D1%80%D0%BE%D0%B2%D0%B8%D1%87|Jakov Jadov]]| Konata rusa kanto, la klasika versio. ===== Teksto ===== Mia kara Murka, mi al ci salutas. Cxu rememoratas nia ard'? Kiel ni kunamis, gxuon kunaklamis Kaj ecx ne imagis pri kovard'. Sed malbono venis, la felicxo svenis, Murka, la fidela konkubin'. Tute ci fremdigxis, plene malardigxis. Kaj abrupte ci perfidis min. Ekis la afero(('afero' laux la krimulara slango estas 'plenumota krimo')), vokis soifero, Lukso de drinkejo logis min. Vidas mi en halo, flirtas en la balo Murka kaj dandacxo dum kulmin'. Mia mens' obskuris, kaj mi tuj elkuris Kun la kap' pri Murka-halucin'. Ja por cia gloro estas mi mal-oro, Murka, sed mi ege amis cin. Cxe la pord' mi gardas, pro jxaluzo ardas, Vidas, ke la dando gvidas sxin. Gxoje sxi ridetas, al la dand' impetas Murka, la fidela konkubin'. Ekas mi elanon, kaptas sxian manon. Mi insistas pri interparol'. Cxu ci ne memoris, kiel ni amoris, Ke ci krocxis dandon por cxi-rol'? Murka, kio kauxzis, ke ci min eknauxzis? Cxu mi ne tre bone vestis cin? Cxapojn kaj jxaketojn, ringojn, braceletojn Cxu ci ne akceptis kun fascin'? Mia kara Murka, mi al ci salutas. Kaj post la saluto - malsalut'! Perfidita amo estas melodramo, Do ricevu kuglon pro la tut'! ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9C%D1%83%D1%80%D0%BA%D0%B0_(%D0%BF%D0%B5%D1%81%D0%BD%D1%8F)|Pri la kanto cxe rusa Wikipedio]] {{tag>kanto litero_m, rusa}}