====== Muskola Belulino ====== ^Teksto|[[Aaron KOENIG]]| ^Muziko|[[Aaron KOENIG]]| ^Kantas|[[Aaron KOENIG]], [[La Mondanoj]]| ===== Teksto ===== {{:muskola_belulino.jpg?400|}} //Cxu vi pretas, Marcus? Yeah! Carsten? Certe! Tom? A-ha! Bonege, knaboj, ludu niiiiiiii!// Mi ne povas dormi, Mi revas cxiunokte nur pri sxi Sxi instruis en trejnejo Kien mi iris por plimuskoligi Mian malfortetan korpon — aha! Tuj mi enamigxis Sxia staturo senspirigis min Mi invitis sxin kinejen Unue sxi rigardis malestime miajn brakojn Sed tiam sxi akceptis. //Rekantajxo:// (2-foje) >Sxi havas la plej erotikajn muskolojn Per cxiu korpocxelo mi sopiras sxin Hej, hej, hej! Ni vidis 'Konan' la Barbaro' Kaj post la film' mi provis kisi sxin Sed sxi batadis min brutale Nun mi estas en malsanulejo Kaj revas tamen nur pri sxi //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m esperanto}}