====== Muzikantoj, ho karuloj ====== ^Muziko|valahxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Vivano]]| ^MIDI|{{:muziko:muzikantoj_ho_karuloj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:muzikantoj_ho_karuloj.png}} Muzikantoj, ho karuloj, cxu komprenas sxercon vi? Volas mi nun via cxagreni, cxar deziras moki mi. Ho, auxskultu al la kant1, kiu sonos tra la land'. pri l'muziko: malsagxuloj, profesio: muzikant'! Kiun mi unue mokas? Kiun tre malsxatas mi? Cxe l'violonisto restas mi cxar tie estas li. Vi muzikas sen la ton'! Mi plendadas pri la mon', kiun vi ricevis iam, kvankam al vi mankas kon'. Kaj knabacxo kun la fluto, kun naiva, stulta rid', estus bone, se li dormus, certe senmuzika id'. Se li volas al cxiel', ne estigxos li angxel', cxar pri lia flutkoncerto ekkoleros tuta cxel'. Kaj fiulo kun gitaro, sur gxin batas mia kor'! Se la buboj bone pagas, li nur ridas sen la glor'. Kaj li diras al koleg': "Vi auxskultu al frateg'! Lasu pagi la knabaron, gaje ludu plena tek'!" Se vi estas sonacxintaj, marsxu al cxiel' en takt'! Sed sanktuloj pri vi ridos, tio estas vera fakt'. la unua - violon, tiam sekvos fluto-ton', cxiuj muzikantoj venos fine foros acxa son'. {{tag>kanto litero_m kanto valahxa popola rumana notoj midi akordoj}}