====== Najbaraj ĝardenoj ====== ^Muziko|Valso-melodio de [[Victor HOLLÄNDER]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== En miaj junagx-paradizoj Tre ravis min sxtela forpren' Kaj frando de dolcxaj cxerizoj El de la najbar' la gxarden'. Apenaux atendi mi povis, Gxis ke mi post lia forir' Tra tru' de l’ barilo min sxovis Por frandi laux koro-sopir'. Mi kreskis de jaro al jaro, Sin sxangxis la speco de l’ gxu', Sed en la gxarden' de najbaro Sekrete mi frandis plu. Pli dolcxaj ol ecx la cxerizoj En rugxa matura bril' Atendis abundaj provizoj Da kisoj min trans la baril'. Edzigxon mi ofte espere Pripensis, sed cxiam pri gxi Mi tamen rezignis prefere, Cxar tion mi diris al mi: Cxu garantios la viroj Najbaraj pri sia reten' De same frandemaj sopiroj Al fruktoj el fremda gxarden'? {{tag>kanto litero_n esperanto}}