====== Najtingalo ====== ^Muziko|popolkanto| ^Esperanta teksto|[[A. Ŝefer]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Najtingalo, najtingal', belkantanta najtingal'! Kial tuj forflugis vi? Bonon portis vi al mi. Najtingalo, najtingal', belkantanta najtingal'. Ringon donis ja el or' posedant' de mia kor', „Portu gxin”, li cxe l’ forir' al mi diris kun sopir'. Najtingalo, najtingal', belkantanta najtingal'. Lia dono, ho birdet', gxi rompigxis, la ringet'; gxiajn pecojn perdis mi, restos cxiam for de li. Najtingalo, najtingal', belkantanta najtingal'. {{tag>kanto litero_n rusa popola}}